Chapter Text
Nigra ekrano, tute malluma krom kelkaj grandaj pikselaj literoj
"Fino de la Ludo"
Sed pri kiu ludo estas parolante?
Li ne sciis kie li estis aŭ kiel li alvenis tien. Fakte, li sciis tute nenion. Li eĉ ne povis memori sian nomon, kvankam tio estis sufiĉe sensignifa nun.
Li devis trovi elirejon kiel eble plej rapide.
Li rigardis ĉirkaŭen. Ĝi estis grandega, malluma malpleno. La ideo esti kaptita por ĉiam estis timiga, sed same timiga estis aventuri en la profundan mallumon.
"Ĉu ci bezonas helpon?" demandis voĉo, kiu ŝajnis veni el la ŝajne neekzistanta vento.
"Kiu parolas?!" li demandas, konsternita, liaj akvamarinaj okuloj serĉante la posedanton de tiu fantoma voĉo.
"Tio ne gravas, mia kara," respondas La Vento. "Ne timu, mi estas ĉi tie por helpi cin. Ĉu ci vidas la tekston antaŭ ci? Nur venu pli proksimen kaj provu denove."
“Provi kion?” li demandis, sed La Vento nur ridis.
"Nur faru kion mi diras cin"
